↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 14

1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de
Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim; 2
ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de
Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la
reĝo de Bela, kiu estas Coar. 3 Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo
Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 4 Dek du jarojn ili servis al
Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis. 5 Kaj en la dek-
kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li,
kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la
Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, 6 kaj la
Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El-Paran, kiu estas ĉe la
dezerto. 7 Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas
Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ
la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon-Tamar. 8 Kaj eliris la reĝo
de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de
Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon
kontraŭ ili en la valo Sidim, 9 kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de
Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj
Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin. 10 Kaj en la valo
Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la reĝoj de Sodom kaj
Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la
monton. 11 Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj
ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris. 12 Ili prenis Loton, la
nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili
foriris. 13 Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo,
kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj
frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. 14 Kaj Abram
aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn
ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj
persekutis ĝis Dan. 15 Kaj li dividis sin kontraŭ ili en la
nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis
ilin ĝis Ĥoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 16 Kaj li
revenigis la tutan havon, kaj ankaŭ sian fraton Lot kaj lian
havon li revenigis, kaj ankaŭ la virinojn kaj la popolon. 17 Kaj
la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte
Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave,
kiu estas Valo de la Reĝo. 18 Kaj Melkicedek, reĝo de Salem,
elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 19
Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra,
la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; 20 kaj benata estu Dio
Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj
Abram donis al li dekonaĵon el ĉio. 21 Kaj la reĝo de Sodom diris
al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. 22 Kaj
Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la
Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero, 23
ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio
apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon; 24
escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la
homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian
parton.

Sekva Ĉapitro →