↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 13

1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio,
kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo. 2
Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. 3 Kaj li
daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie
antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj, 4 al la loko de la
altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la
Eternulo. 5 Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj
bovojn kaj tendojn. 6 Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu
kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune. 7
Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj
la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj
Perizidoj tiam loĝis en la lando. 8 Kaj Abram diris al Lot: Ne
estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj
paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. 9 La tuta tero estas ja antaŭ vi;
apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se
vi iros dekstren, mi iros maldekstren. 10 Kaj Lot levis siajn
okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la
Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel
ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar. 11 Kaj
Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris
orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia: 12 Abram enloĝiĝis en
la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo
kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom. 13 Kaj la loĝantoj de Sodom
estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo. 14 Kaj la
Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu
viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas,
norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15 ĉar la tutan
teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.
16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos
kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron. 17
Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin
donos. 18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis
en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie
altaron al la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →