↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 12

1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via
parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi
montros al vi. 2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin
kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 3 Kaj Mi benos viajn
benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi
ĉiuj gentoj de la tero. 4 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris
al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek
kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran. 5 Kaj Abram prenis sian
edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili
akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris,
por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
6 Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko
More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando. 7 Kaj la Eternulo
aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron.
Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. 8
Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-
El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente
kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj
preĝadis al la Eternulo. 9 Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al
sudo.

10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris
Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato
en la lando. 11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li
diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino
belaspekta; 12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio
estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva.
13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro
vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi. 14 Kaj kiam Abram
venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela;
15 kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al
Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. 16 Kaj
al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj
azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn.
17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian
domon pro Saraj, la edzino de Abram. 18 Kaj Faraono alvokis
Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi,
ke ŝi estas via edzino? 19 kial vi diris: Ŝi estas mia fratino?
Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via
edzino; prenu kaj foriru. 20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj,
kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.

Sekva Ĉapitro →