↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 11

1 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2 Kaj
kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar
kaj tie ekloĝis. 3 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru
brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis
por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4 Kaj ili
diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro
atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos
sur la supraĵo de la tuta tero. 5 Kaj la Eternulo malleviĝis, por
vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 Kaj la
Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj
havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos
malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7 Ni malleviĝu do, kaj
Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon
de alia. 8 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de
la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9 Tial oni donis
al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de
la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon
de la tuta tero.

10 Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent
jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. 11
Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

12 Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li
Ŝelaĥ. 13 Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent
tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

14 Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber. 15 Kaj
Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

16 Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg.
17 Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek
jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

18 Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu. 19 Kaj
Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

20 Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug. 21
Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

22 Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor. 23
Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

24 Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ. 25
Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj.

26 Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram,
Naĥor, kaj Haran.

27 Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis
Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. 28 Kaj Haran
mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la
Ĥaldea. 29 Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de
la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor
estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la
patro de Jiska. 30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis
infanon. 31 Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot,
filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo
Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon
Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. 32 Kaj Teraĥ
atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.

Sekva Ĉapitro →