↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 5

1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon,
Li faris lin laŭ la bildo de Dio; 2 kiel viron kaj virinon Li
kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en
la tago de ilia naskiĝo. 3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj
al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al
li la nomon Set. 4 Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set,
okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 5 Kaj la
tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li
mortis.

6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. 7 Kaj
Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj
naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 8 Kaj la tuta vivo de Set estis
naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.

9 Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan. 10 Kaj
Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin
jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 11 Kaj la tuta vivo
de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.

12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.
13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent
kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 14 Kaj la
tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.

15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li
Jared. 16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared,
okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 17
Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj
li mortis.

18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li
Ĥanoĥ. 19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent
jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 20 Kaj la tuta vivo
de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.

21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li
Metuŝelaĥ. 22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li
Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. 24
Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.

25 Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li
Lemeĥ. 26 Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ,
sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 27
Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj
li mortis.

28 Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.
29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin
en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun
la Eternulo malbenis. 30 Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al
li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj
filinoj. 31 Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep
jaroj, kaj li mortis.

32 Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis
Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.

Sekva Ĉapitro →