↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 4

1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi
naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. 2
Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis
ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. 3 Kaj post ia tempo
fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al
la Eternulo. 4 Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de
siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj
lian donacoferon; 5 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne
atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. 6 Kaj
la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via
vizaĝo? 7 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos
malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi
regu super ĝi. 8 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam
ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel
kaj mortigis lin. 9 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via
frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de
mia frato? 10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de
via frato krias al Mi de la tero. 11 Kaj nun estu malbenita de
sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via
frato el via mano. 12 Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu
donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la
tero. 13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia
puno, ol kiom mi povos elporti. 14 Jen Vi forpelas min hodiaŭ de
sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi
estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min
renkontos, mortigos min. 15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke
al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la
Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin
renkontos.

16 Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando
Nod, oriente de Eden. 17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi
gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li
donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ. 18 Kaj al
Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al
Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ. 19
Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj
la dua havis la nomon Cila. 20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis
la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn. 21 Kaj
la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj
ludas harpon kaj fluton. 22 Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon,
forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la
fratino de Tubal-Kain estis Naama. 23 Kaj Lemeĥ diris al siaj
edzinoj Ada kaj Cila:

     Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ,
     Atentu mian parolon!
     Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi
     Kaj junulon por tubero al mi;
24   Se sepoble estos venĝite por Kain,
     Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj
donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon
anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. 26 Kaj al Set ankaŭ naskiĝis
filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis
alvokadi la nomon de la Eternulo.

Sekva Ĉapitro →