↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 6

1 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili
naskiĝis filinoj, 2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la
homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj,
kiujn ili elektis. 3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito
inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia
vivo estu cent dudek jaroj. 4 Gigantoj estis sur la tero en tiu
tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la
homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj
de plej antikva tempo. 5 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas
la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj
intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; 6 tiam la
Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li
afliktiĝis en Sia koro. 7 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de
sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj,
ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke
Mi ilin kreis. 8 Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la
Eternulo.

9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj
senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. 10 Kaj naskiĝis
al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. 11 Kaj la tero malvirtiĝis
antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj. 12 Kaj Dio vidis
la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon
sur la tero.

13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min,
ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos
ilin kun la tero. 14 Faru al vi arkeon el ligno gofera;
apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj
ekstere. 15 Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo
de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto.
16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno,
kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran
spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi. 17 Kaj jen Mi
venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu
havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la
tero, pereos. 18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi
eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la
edzinoj de viaj filoj kune kun vi. 19 Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu
karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu
vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. 20 El la birdoj
laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj
rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun
vi, por resti vivaj. 21 Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj
estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili
por manĝi. 22 Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis,
tiel li faris.

Sekva Ĉapitro →