↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 3

1 Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn
kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris,
ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? 2 Kaj la virino diris
al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas
manĝi; 3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de
la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por
ke vi ne mortu. 4 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne
mortos; 5 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de
ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios
bonon kaj malbonon. 6 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona
por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas
dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi
manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. 7 Kaj
malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas
nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si
zonaĵojn. 8 Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis
en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia
edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. 9
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?
10 Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi
ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. 11 Kaj Dio diris:
Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo,
pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? 12 Kaj Adam
diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al
mi de la arbo, kaj mi manĝis. 13 Kaj Dio la Eternulo diris al la
virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento
tromplogis min, kaj mi manĝis. 14 Kaj Dio la Eternulo diris al la
serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj
brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi
irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. 15 Kaj Mi metos
malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia
idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. 16
Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via
gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin
tiros, kaj li regos super vi. 17 Kaj al Adam Li diris: Ĉar vi
obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu
Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita
estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta
vivo. 18 Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi
manĝados herbojn de la kampo. 19 En la ŝvito de via vizaĝo vi
manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas
prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. 20 Kaj Adam
donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj
vivantoj. 21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia
edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin.

22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni,
sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj
prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. 23
Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li
prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 24 Kaj Li elpelis
Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la
turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.

Sekva Ĉapitro →