↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 2

1 Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj
apartenaĵoj. 2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun
Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun
Li faris. 3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar
en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.

4 Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis
kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. 5 Kaj
nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa
herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la
teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 6 Sed nebulo
leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de
la tero. 7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la
tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo
fariĝis viva animo. 8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en
Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 9
Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por
la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo
de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. 10
Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de
tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj. 11 La nomo de unu
estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila,
kie estas la oro. 12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie
troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso. 13 Kaj la nomo de la dua
rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon
Etiopujo. 14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi
estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas
Eŭfrato. 15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin
en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 16
Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de
la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj
malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi
mortos.

18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu
sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 19 Kaj Dio la
Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn
birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel
li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel
restis ĝia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj
al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por
la homo ne troviĝis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo
faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj
Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj
Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo,
virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen
nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu
nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. 24 Tial viro
forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,
kaj ili estos unu karno. 25 Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo
kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.

Sekva Ĉapitro →