↑ Enhavo

Genezo

UNUA LIBRO DE MOSEO

Ĉapitro 1

1 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero
estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo;
kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu
lumo; kaj fariĝis lumo. 4 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas
bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 5 Kaj Dio nomis
la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero,
kaj estis mateno, unu tago.

6 Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu
akvon de akvo. 7 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la
akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la
firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 8 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj
estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon,
kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 10 Kaj Dio nomis la
sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj
Dio vidis, ke ĝi estas bona. 11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero
verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia
speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj
fariĝis tiel. 12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu
naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies
semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas
bona. 13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi
la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn,
kaj jarojn; 15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi
super la tero; kaj fariĝis tiel. 16 Kaj Dio faris la du grandajn
lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la
malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 17
Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur
la teron, 18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru
diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi
estas bona. 19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara
tago.

20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn,
kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21 Kaj
Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn
moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn
flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas
bona. 22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj
plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia
speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia
speco; kaj fariĝis tiel. 25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero,
laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn
rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas
bona. 26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al
Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de
la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj
rampas sur la tero. 27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ
la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li
kreis ilin. 28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu
kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu
super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj
super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. 29 Kaj Dio diris:
Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas
sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban
frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. 30 Kaj al ĉiuj
bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj
rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan
verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. 31 Kaj Dio
rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

Sekva Ĉapitro →