↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 22

1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel
kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido, 2 meze
de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo,
portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj
la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. 3 Kaj ne
plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la
Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros; 4 kaj ili vidos Lian
vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. 5 Kaj nokto ne plu
ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno;
ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj
eterne.

6 Kaj li diris al mi: Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la
Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian
anĝelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi
baldaŭ. 7 Kaj jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas
la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro.

8 Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj
kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la
piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi. 9 Kaj li diris al
mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi
kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la
vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.

10 Kaj li diris al mi: Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi
tiu libro; ĉar la tempo estas proksima. 11 La maljustulo ankoraŭ
estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura; kaj la
justulo ankoraŭ faru juston; kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu. 12
Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi
al ĉiu laŭ lia faro. 13 Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua
kaj la lasta, la komenco kaj la fino. 14 Feliĉaj estas tiuj, kiuj
lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo,
kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon. 15 Ekstere estas la
hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj
la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.

16 Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por
la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la
matena stelo.

17 Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto
diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la
akvon de vivo.

18 Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi
tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn,
skribitajn en ĉi tiu libro; 19 kaj se iu forprenos el la vortoj
de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio
forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

20 La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu,
Sinjoro Jesuo.

21 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.