↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 21

1 Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo
kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2 Kaj mi
vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la
ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia
edzo. 3 Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la
tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj
ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia
Dio; 4 kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto
jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek
doloro; la unuaj aferoj forpasis. 5 Kaj diris la Sidanto sur la
trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj
vortoj estas fidelaj kaj veraj. 6 Kaj Li diris al mi: Ĉio
fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino.
Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. 7
La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos
por Mi filo. 8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj
kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj
ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro
kaj sulfuro; tio estas la dua morto.

9 Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn,
plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:
Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la
Ŝafido. 10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan
kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem,
malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, 11 havantan la gloron de
Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ
jaspiso kristaleca; 12 kun muro granda kaj alta, kun dek du
pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj
surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la
Izraelidoj; 13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri
pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. 14
Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek
du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido. 15 Kaj mia
kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon
kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron. 16 Kaj la urbo staras
kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo; kaj li mezuris
la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; ĝia longo kaj ĝia
larĝo kaj ĝia alto estas egalaj. 17 Kaj li mezuris ĝian muron,
cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de
anĝelo. 18 Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la
urbo estis pura oro, simila al pura vitro. 19 La fundamentoj de
la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj
ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la
tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; 20 la kvina, sardonikso; la
sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa,
topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua,
ametisto. 21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el
la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis
pura oro, kvazaŭ travidebla vitro. 22 Kaj templon en ĝi mi ne
vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas
ĝia templo. 23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por
brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas
la Ŝafido. 24 Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj
de la tero alportas en ĝin sian gloron. 25 Kaj ĝiaj pordegoj tute
ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie); 26 kaj ili
alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj; 27 kaj
tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj
mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.

Sekva Ĉapitro →