↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 19

1 Post tio mi aŭdis kvazaŭ grandan voĉon de granda homamaso en la
ĉielo, dirantan: Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la potenco
apartenas al nia Dio; 2 ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj;
ĉar Li juĝis la grandan malĉastistinon, kiu infektis la teron per
sia malĉasteco, kaj Li venĝis la sangon de Siaj servistoj el ŝia
mano. 3 Kaj duan fojon ili diris: Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas
por ĉiam kaj eterne. 4 Kaj la dudek kvar presbiteroj kaj la kvar
kreitaĵoj falis kaj adorkliniĝis al Dio, la sidanta sur la trono,
dirante: Amen, Haleluja! 5 Kaj el la trono eliris voĉo, dirante:
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la
malgrandaj kaj la grandaj. 6 Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda
homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de
fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la
Plejpotenca, reĝas. 7 Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la
gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin
pretigis. 8 Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino
luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj. 9
Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la
edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la
veraj vortoj de Dio. 10 Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por
adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne
faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj
konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto
de Jesuo estas la spirito de profetado.

11 Kaj mi vidis la ĉielon malfermitan; kaj jen blanka ĉevalo, kaj
la sidanta sur ĝi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li juĝas
kaj militas. 12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia
kapo estas multaj diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun
konas neniu krom li mem. 13 Kaj li estas vestita per vesto,
trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La Vorto de Dio. 14 Kaj
la armeoj en la ĉielo sekvis lin sur blankaj ĉevaloj, vestite per
bisino blanka kaj pura. 15 Kaj el lia buŝo eliras akra glavo, por
ke li per ĝi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera
sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la
kolero de Dio, la Plejpotenca. 16 Kaj li havas sur la vesto kaj
sur la femuro nomon skribitan: REĜO DE REĜOJ KAJ SINJORO DE
SINJOROJ.

17 Kaj mi vidis unu anĝelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis
per granda voĉo, dirante al ĉiuj birdoj, kiuj flugas en meza
ĉielo: Venu, kolektiĝu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi
manĝu karnon de reĝoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de
fortuloj kaj karnon de ĉevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon
de ĉiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj.

19 Kaj mi vidis la beston, kaj la reĝojn de la tero kaj iliajn
armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraŭ la sidanta sur la
ĉevalo kaj kontraŭ lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj
kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj
li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj
adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la
lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis
mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la ĉevalo, la glavo,
kiu eliris el lia buŝo; kaj ĉiuj birdoj satiĝis per ilia karno.

Sekva Ĉapitro →