↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 18

1 Post tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo,
havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.
2 Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel
la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia
malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda
birdo. 3 Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis
ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la
komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.

4 Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi,
ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke
vi ne ricevu el ŝiaj plagoj; 5 ĉar ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la
ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn. 6 Redonu al ŝi, ĝuste
kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj; en la pokalo,
kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon. 7 Kiom ŝi gloris sin kaj
voluptis, tiom donu al ŝi da turmento kaj funebro; ĉar ŝi diras
en sia koro: Mi sidas reĝino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi
tute ne vidos funebron. 8 Tial en unu tago venos ŝiaj plagoj,
morto kaj funebro kaj malsatego; kaj ŝi forbrulos per fajro; ĉar
forta estas Dio, la Sinjoro, kiu ŝin juĝas. 9 Kaj la reĝoj de la
tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri
ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado, 10 starante
malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante: Ve! ve, la granda
urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo. 11
Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam
neniu aĉetas ilian komercaĵon; 12 komercaĵon el oro kaj arĝento
kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko
kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia
vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj
vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el
ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj. 14 Kaj la
fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio
bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
15 La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi,
malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj
lamentante, 16 kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita
per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj
altvaloraj ŝtonoj kaj perloj! 17 ĉar en unu horo pereis tiom da
riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj
maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
18 kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego, dirante: Kio
similas la grandan urbon? 19 Kaj ili ĵetis polvon sur siajn
kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante: Ve! ve,
la granda urbo! en kiu riĉiĝis ĉiuj, kiuj havis siajn ŝipojn sur
la maro per ŝia luksego! ĉar en unu horo ŝi dezertiĝis. 20 Ĝojegu
super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la
profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.

21 Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj
ĵetis ĝin en la maron, dirante: Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel,
la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos. 22 Kaj voĉo de harpistoj
kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu aŭdiĝos
en vi; kaj ĉia metiisto de ĉia metio jam ne plu troviĝos en vi;
kaj sono de muelŝtono jam ne plu aŭdiĝos en vi; 23 kaj lumo de
lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino
jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj
de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis. 24 Kaj en
ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj
mortigitoj sur la tero.

Sekva Ĉapitro →