↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 4

1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj
la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto
parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al
vi tion, kio devas okazi poste. 2 Tuj mi min trovis en la
Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu
sidanta; 3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono
jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte
simila al smeraldo. 4 Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar
tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn
sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj
orajn kronojn. 5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj
tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas
la sep Spiritoj de Dio; 6 kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro,
simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la
trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe. 7
Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis
bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la
kvara kreitaĵo similis aglon flugantan. 8 Kaj la kvar kreitaĵoj,
havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de
okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta,
sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta
kaj estinta kaj venonta. 9 Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj
honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por
ĉiam kaj eterne, 10 la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la
Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam
kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante: 11
Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj
la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo
ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

Sekva Ĉapitro →