↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Apokalipso

Ĉapitro 3

1 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu:

Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep
stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj
estas malviva. 2 Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj
estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj
antaŭ mia Dio. 3 Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj
observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ
ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. 4 Sed vi
havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn;
kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj. 5 La
venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne
elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian
nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj. 6 Kiu havas orelon,
tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

7 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu:

Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de
David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj
neniu malfermas: 8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi
pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan
potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian
nomon. 9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas
Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj
adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10 Ĉar
vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el
tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la
loĝantojn sur la tero. 11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi
havas, por ke neniu forprenu vian kronon. 12 La venkanton mi
faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi;
kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la
urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia
Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. 13 Kiu havas orelon, tiu
aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

14 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu:

Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de
la kreo de Dio: 15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek
malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ
varmega. 16 Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek
varmega, mi elsputos vin el mia buŝo. 17 Ĉar vi diras: Mi estas
riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke
vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj
nuda; 18 mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro,
por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj
por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri
viajn okulojn, por ke vi vidu. 19 Ĉiujn, kiujn mi amas, mi
riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20 Jen mi staras
ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la
pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi. 21 Al
la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ
venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono. 22 Kiu havas
orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

Sekva Ĉapitro →