↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Petro

Ĉapitro 3

1 Jam ĉi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaŭ
mi instigas vian sinceran menson per rememorigo; 2 por ke vi
memoru la antaŭdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de
la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj; 3 unue sciante, ke en
la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laŭ siaj
propraj voluptoj, 4 kaj dirante: Kie estas la anonco de lia
alveno? ĉar de kiam la patroj endormiĝis, ĉio restas kiel de post
la komenco de la kreo. 5 Ĉar ili volonte forgesas, ke ĉielo
ekzistis de antikve, kaj tero kunmetita el akvo kaj meze de akvo,
laŭ la vorto de Dio; 6 per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;
7 sed la nuna ĉielo kaj la tero per la sama vorto estas
destinitaj por fajro, rezervate ĝis la tago de juĝo kaj pereo de
malpiuloj.

8 Sed ne forgesu ĉi tiun unu aferon, amataj, ke ĉe la Sinjoro unu
tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. 
9 La
Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon
kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke
ĉiuj venu al pento. 10 Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazaŭ
ŝtelisto; en tiu tago la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la
elementoj brulante solviĝos, kaj la tero kaj la faritaĵoj en ĝi
forbrulos. 11 Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos, kiaj homoj vi do
devus esti en sankta konduto kaj pieco, 12 atendante kaj
akcelante la alvenon de la tago de Dio, pro kio la ĉielo flamanta
solviĝos, kaj la elementoj per fajra brulado fluidiĝos? 
13 Sed
laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj
loĝas justeco.

14 Tial, amataj, tion atendante, klopodu troviĝi en paco,
senmakulaj kaj neriproĉindaj antaŭ Li. 15 Kaj rigardu la
paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaŭ nia amata frato
Paŭlo, laŭ la saĝeco donita al li, jam skribis al vi, 16 kiel
ankaŭ en ĉiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri ĉi tio; en
kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la
malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaŭ la ceterajn
skribaĵojn, al sia propra pereo. 17 Vi do, amataj, ĉi tion
antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de
la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco. 18 Sed
kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.
Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen.