↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Petro

Ĉapitro 2

1 Sed ankaŭ falsaj profetoj troviĝis inter la popolo tiel same,
kiel inter vi estos falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos
herezojn pereigajn, eĉ malkonfesante la Sinjoron, kiu ilin
elaĉetis, kaj venigante sur sin rapidan pereon. 2 Kaj ilian
senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos
kalumniata. 3 Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin
komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj
ilia pereo ne dormas. 4 Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn
pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo,
transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; 5 kaj ne indulgis la
mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de
justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj; 6
kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per
katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj; 7 kaj
savis justan Loton, ĉagrenegatan de la senbrida konduto de la
malvirtuloj 8 (ĉar tiu justulo, loĝante inter ili, en vidado kaj
aŭdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj
malvirtaj faroj): 9 la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn,
kaj teni sub puno la maljustulojn ĝis la tago de juĝo; 10 sed
precipe tiujn, kiuj iras laŭ la karno en volupto de malpuraĵo,
kaj malestimas regadon. Arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti
aŭtoritatojn; 11 sed kontraŭe, anĝeloj, superante laŭ forto kaj
potenco, ne faras insultan akuzon kontraŭ ili antaŭ la Sinjoro.
12 Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laŭ naturo por
kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en
sia putreco pereos, 13 en malbono ricevante pagon por malbono;
homoj, kiuj opinias entagan diboĉon plezuro kaj estas makuloj kaj
hontindaĵoj, diboĉante en sia uzado de la agapoj, dum ili
kunfestenas kun vi; 14 havante okulojn plenajn de adulto kaj ne
reteneblajn de pekado; forlogante malfirmajn animojn; havante
koron lertan por avideco; estante filoj de malbeno; 15 forlasinte
la rektan vojon kaj erarvaginte, sekvinte la vojon de Bileam,
filo de Beor, kiu amis la rekompencon de malbonfarado; 1
6 sed li
estis riproĉita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa
voĉo, haltigis la frenezecon de la profeto. 17 Ili estas putoj
senakvaj, kaj nebuletoj pelataj de ventego; por ili la nigreco de
mallumo estas rezervita. 18 Ĉar, elparolante fanfaronaĵojn de
vanteco, ili forlogas en la karnovolupton per senbrideco tiujn,
kiuj ĵus forsaviĝis de tiuj, kiuj vivadas en eraro; 19 anoncante
al ili liberecon, ili mem estas sklavoj de putreco; ĉar al kiu iu
submetiĝas, al tiu ankaŭ li sklaviĝas. 20 Ĉar se, forsaviĝinte el
la malpuraĵoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto
Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia
lasta stato fariĝos pli malbona, ol la unua. 21 Ĉar estus por ili
pli bone ne ekkoni la vojon de justeco, ol, ekkoninte ĝin,
returni sin for de la sankta ordono al ili transdonita. 22 Al ili
okazis laŭ la vera proverbo: Hundo reveninta al sia vomitaĵo, kaj
porkino lavita al ruliĝado en koto.


Sekva Ĉapitro →