↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 9

1 Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj
sanktejon mondan. 2 Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en
kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi
estas nomata la Sanktejo; 3 kaj post la dua kurteno, la
tabernaklo nomata la Plejsanktejo, 4 havanta la oran incensilon,
kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis
vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron
kaj la tabeloj de la interligo, 5 kaj super tio kerubojn de gloro
superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale
paroli. 6 Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan
tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn; 7 sed
en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen
sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo; 8
per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon
ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ
staras; 9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas
oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco
perfektigi la adoranton, 10 nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj
trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de
reformo.

11 Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per
la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio
estas ne el ĉi tiu kreo, 12 nek per la sango de kaproj kaj
bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la
sanktejon, atinginte eternan elaĉeton. 13 Ĉar se la sango de
kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur
malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno: 14 kiom pli
la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis
senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por
servi al la vivanta Dio? 15 Kaj pro tio li estas interulo de nova
testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj
pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la
promeson de la eterna heredaĵo. 16 Ĉar kiam estas testamento,
nepre devas esti la morto de la testamentinto. 17 Ĉar testamento
efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la
testamentinto. 18 Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango
dediĉiĝis. 19 Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la
tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj
lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan
popolon, 20 dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio
ordonis al vi. 21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon
kaj ĉiujn vazojn de la Diservo. 22 Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio
puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.

23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu
purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj
oferoj, ol ĉi tiuj. 24 Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon
manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi
antaŭ la vizaĝo de Dio por ni; 25 nek estas necese, ke li oferu
sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post
jaro, kun sango ne propra; 26 alie li devus ofte suferi de post
la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj
li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. 27 Kaj
kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo;
28 tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de
multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin
atendas, por savo.

Sekva Ĉapitro →