↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 8

1 Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian
ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la
ĉielo, 2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun
starigis ne homo, sed la Sinjoro. 3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas
enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas
necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi. 4 Sed se li estus sur
la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj
de donacoj laŭ la leĝo; 5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de
ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon;
ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis
montrita al vi sur la monto. 6 Sed nun li ricevis servadon des
pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li
fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 
7 Ĉar se
tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko
por dua. 8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris:

     Jen venos la tempo, diras la Eternulo,
     Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda
          interligon novan:
9    Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj
     En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin
          el la lando Egipta,
     Ĉar ili ne restis en Mia interligo,
     Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
10   Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de
          Izrael
     Post tiu tempo, diras la Eternulo:
     Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,
     Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos,
     Kaj Mi estos ilia Dio,
     Kaj ili estos Mia popolo.
11   Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon,
     Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;
     Ĉar ĉiuj Min konos,
     De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
12   Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn,
     Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

13 Dirante: Novan interligon--Li malnovigis la unuan. Kaj tio,
kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

Sekva Ĉapitro →