↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 4

1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian
ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin. 2 Ĉar al ni ankaŭ
estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la
aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj. 3
Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris:

     Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
     Ke ili ne venos en Mian ripozejon;

kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la
mondo. 4 Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis
en la sepa tago de Sia tuta laboro; 5 kaj ankaŭ jene:

     Ili ne venos en Mian ripozejon.

6 Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la
evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo, 7 denove
Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da
tempo; kiel estas dirite:

     Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
     Ne obstinigu vian koron.

8 Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste
pri alia tago. 9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.
10 Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de
siaj faroj, kiel Dio de Siaj. 11 Ni klopodu do veni en tiun
ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo. 12
Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia
glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj
spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj
celojn de la koro. 13 Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia
vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al
kiu nia afero rilatas.

14 Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon,
la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. 15 Ĉar ni havas
ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj,
sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko. 16 Ni do alvenu
kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj
trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Sekva Ĉapitro →