↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 3

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la
Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon, 2 kiu estis
fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo. 3 Ĉar
ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol
Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia
stariginto. 4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la
stariginto de ĉio estas Dio. 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia
tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis
parolota; 6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni
estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero
firmaj ĝis la fino. 7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito:

     Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
8    Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo,
     Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
9    Kiam viaj patroj Min incitis,
     Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
10   Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
     Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta,
     Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11   Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
     Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de
nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; 13 sed konsilu unu la
alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu
obstinigita per la trompeco de peko; 14 ĉar ni fariĝis
partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos
firma ĝis la fino; 15 dum estas dirite:

     Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
     Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

16 Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el
Egiptujo per Moseo? 17 Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek
jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la
dezerto? 18 Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian
ripozejon, krom al la neobeantoj? 19 Kaj ni vidas, ke ili pro
nekredemo ne povis enveni.

Sekva Ĉapitro →