↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Tito

Ĉapitro 3

1 Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili
estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro, 2 ke ili ne parolu
malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj,
montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj. 3 Ĉar ni ankaŭ estis iam
malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj
voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj
malamantaj unu la alian. 4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia
Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en
justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin,
per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta
Spirito, 6 kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia
Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj
laŭ la espero de eterna vivo. 8 Fidinda estas la diro, kaj mi
volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj
ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj
kaj utilaj al la homoj; 9 sed evitu malsaĝajn demandojn kaj
genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili
montriĝas senutilaj kaj vanaj. 10 Se iu estas herezulo ankoraŭ
post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11 sciante, ke tia homo
perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.

12 Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi
al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie. 13 Antaŭen irigu
Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej
rapide, por ke nenio manku al ili. 14 Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu
daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu
senfruktaj.

15 Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj
amas nin en la fido.

Graco estu kun vi ĉiuj.