↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Tito

Ĉapitro 2

1 Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: 2 ke la
maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la
fido, en amo en pacienco; 3 ke la maljunulinoj tiel same estu je
sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa
vino, sed instruantaj la bonon; 4 por ke ili eduku la junulinojn
ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, 5 esti prudentaj, ĉastaj,
hejme laborantaj, bonfaremaj, submetiĝemaj al siaj propraj edzoj,
por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; 6 konsilu tiel same la
junulojn, ke ili estu prudentaj; 7 pri ĉio montrante vin ekzemplo
de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon,
seriozecon, 8 paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la
kontraŭulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraŭ ni. 9
Admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj al siaj propraj
sinjoroj kaj plaĉantaj al ili en ĉio; ne kontraŭdiremaj, 10 ne
ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon; por ke ili ornamu
en ĉio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11 Ĉar jam aperis la
graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, 12 instruante nin, ke
foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre,
juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la feliĉan esperon
kaj la malkaŝon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo
Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia
maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri
bonaj faroj.

15 Tion parolu, kaj konsilu kaj riproĉu kun ĉia aŭtoritato. Neniu
vin malestimu.

Sekva Ĉapitro →