↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Timoteo

Ĉapitro 6

1 Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia
honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu
blasfemataj. 2 Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne
malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom
pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj
amataj. Tion instruu kaj konsilu.

3 Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la
vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino,
4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj
kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco,
mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense
perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco
estas gajnilo. 6 Sed la pieco kun kontenteco estas granda
gajnilo; 7 ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas
ion forporti; 8 sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per
tio kontentaj. 9 Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton
kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn,
kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. 10 Ĉar la amo al
mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis
de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

11 Sed vi, ho homo de Dio, forsaviĝu de tiaj aferoj, kaj sekvu
justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. 12 Batalu la
bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi
estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj
atestantoj. 13 Mi vin admonas antaŭ Dio, kiu ĉion vivigadas, kaj
antaŭ Kristo Jesuo, kiu antaŭ Pontio Pilato atestis la bonan
konfeson, 14 ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riproĉo,
ĝis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 15 kiun aperon en Siaj
propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola
Potenculo, la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj, 16 kiu sola
havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu
vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna.
Amen.

17 Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne
estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la
malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion
por ĝuado; 18 ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj
faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; 19 provizante por
si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu
la efektivan vivon.

20 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante
vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata
scio; 21 kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon.

Graco estu kun vi.