↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Timoteo

Ĉapitro 5

1 Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli
junajn virojn, kiel fratojn; 2 la maljunulinojn, kiel patrinojn;
la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco. 3
Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4 Sed se
iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri
piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar
tio estas akceptebla antaŭ Dio. 5 Tiu, kiu estas efektiva vidvino
kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en
petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 6 Sed la voluptamanta, ankoraŭ
vivante, malvivas. 7 Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen
riproĉo. 8 Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri
siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona
ol nekredanto. 9 Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne
malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, 10 estas bone
atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn,
lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj
sekvis ĉian bonfaradon. 11 Sed la pli junajn vidvinojn
malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo,
ili deziras edziniĝi, 12 meritante kondamnon, ĉar ili vantigis
sian unuan fidon. 13 Krom tio ili lernas esti senutilaj,
rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ
babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn. 14 Mi volas
do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu
al la malamiko pretekston por kalumnio; 15 ĉar kelkaj jam
turniĝis flanken post Satano. 16 Se iu kredantino havas
vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke
ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.

17 La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je
duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj
instruado. 18 Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo
draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron. 
19 Kontraŭ
presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. 20
La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj
ankaŭ timu. 21 Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la
elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo,
farante nenion pro partieco. 22 Sur neniun surmetu la manojn tro
rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj;
konservu vin ĉasta. 23 Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da
vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj. 24 La pekoj de unuj
estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili
sekvas. 25 Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas
evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.

Sekva Ĉapitro →