↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Koloseanoj

Ĉapitro 2

1 Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi,
kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian
vizaĝon en la karno; 2 por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili
kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de
kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3 en kiu
estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio. 4 Tion mi
diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5 Ĉar kvankam
mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante
kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

6 Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu
en li, 7 enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la
fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8 Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo,
laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne
laŭ Kristo; 9 ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco,
10 kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia
estreco kaj aŭtoritato; 11 en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per
cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en
la cirkumcido de Kristo; 12 enterigite kun li en bapto, en kiu
ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu
lin levis el la mortintoj. 13 Kaj vin, kiuj estis malvivaj per
viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li,
pardoninte al ni ĉiujn erarojn; 14 elviŝinte la dekreton kontraŭ
ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li
forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco; 15 kaj
foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis
ilin, triumfante super ili en ĝi.

16 Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al
festo, aŭ novmonato, aŭ sabato; 17 kiuj estas ombro de la
estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18 Neniu forrabu de
vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj,
entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per
sia karna menso, 19 kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta
korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas
laŭ la kreskigo de Dio.

20 Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial,
kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj: 21 Ne tuŝu,
ne gustumu, ne palpu, 22 pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la
ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23 Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco
en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne
en ia valoro por plensatigo de la karno.

Sekva Ĉapitro →