↑ Enhavo

Koloseanoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj
Timoteo, nia frato, 2 al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en
Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio,
nia Patro.

3 Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam
preĝante por vi, 4 aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri
via amo al ĉiuj sanktuloj, 5 pro la espero konservita por vi en
la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de
la evangelio, 6 kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi
estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu
tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero; 7
kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas
fidela diakono de Kristo pro ni, 8 kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri
via amo en la Spirito.

9 Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas
preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en
ĉia spirita saĝo kaj prudento, 10 por ke vi iradu inde je la
Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj
kreskantaj en la scio de Dio; 11 fortigitaj per ĉia forto laŭ la
potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo;
12 dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la
heredaĵo de la sanktuloj en lumo, 13 kaj liberigis nin el la
potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo
de Sia amo; 14 en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;
15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la
tuta kreitaro; 16 ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la
tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu
estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; 17 kaj
li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. 18 Kaj li estas la
kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la
unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio. 19
Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu; 20 kaj per
li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia
kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. 21 Kaj vin,
iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li
tamen jam kunakordigis 22 en la korpo de sia karno, per morto,
por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ
li; 23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj
kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas
predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi,
Paŭlo, fariĝis.

24 Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon
de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la
eklezio; 25 kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita
al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio, 26 la misteron, kiu
estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun
klarigita al liaj sanktuloj, 27 al kiuj Dio volis sciigi, kia
estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj;
kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro; 28 kaj kiun ni
anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia
saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo; 29
por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu
energias en mi kun potenco.

Sekva Ĉapitro →