↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Filipianoj

Ĉapitro 2

1 Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia
kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, 2 plenigu mian
ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante
unuanimaj, sampensaj, 3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed
kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; 4
ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de
aliaj. 5 Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo
Jesuo, 6 kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel
ŝatindaĵon la egalecon kun Dio 7 sed sin malplenigis, alprenante
la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; 8 kaj
troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis
obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. 9 Pro tio do Dio tre
alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia
nomo, 10 por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de
enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, 11 kaj ĉiu lango
konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la
Patro.

12 Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado
ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo
kaj tremo vian propran savon; 13 ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras
en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. 14 Ĉion faru sen
murmuroj kaj disputoj, 15 por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj,
filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta
generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, 16
forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri
kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane
kuris kaj laboris. 17 Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la
oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;
18 kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.

19 Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi
Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via
stato. 20 Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri
via stato. 21 Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo
Kristo. 22 Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al
sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. 23 Lin do mi
esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos, 24 sed mi
fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ. 25 Tamen
ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj
kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por
mia bezono; 26 ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte
maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano; 27
ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis
lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon
super malĝojo. 28 Mi do sendis lin des pli diligente, por ke,
revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo. 29 Akceptu
lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru; 30
ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante
sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.

Sekva Ĉapitro →