↑ Enhavo

Filipianoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj
en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj
diakonoj: 2 Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de
la Sinjoro Jesuo Kristo.

3 Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, 4 ĉiam en ĉiu mia
preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo, 5 pro via partopreno
en la evangelio de post la unua tago ĝis nun; 6 pri tio mem
fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin
perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo; 7 kaj ja decas, ke mi
tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj
estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj,
tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio. 8 Ĉar Dio
estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la
koramo de Kristo Jesuo. 9 Kaj mi preĝas, ke via amo abundu
ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, 10 por ke vi aprobu
la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la
tago de Kristo, 11 plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas
per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.

12 Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie
efektiviĝis por la progresado de la evangelio, 13 tiel, ke miaj
katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj
ĉie aliloke; 14 kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro
miaj katenoj fariĝinte sentimaj, supermezure kuraĝas persiste
elparoladi la vorton de Dio. 15 Unuj ja proklamas Kriston eĉ
envie kaj malpace, sed aliaj bonvole; 16 ĉi tiuj kun amo,
sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion; 17 sed
tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili
aldonos doloron al miaj katenoj. 18 Kio do? nur tio, ke
ĉiamaniere, ĉu pretekste aŭ vere, oni predikas Kriston: kaj pro
tio mi ĝojas kaj ankoraŭ plu ĝojos. 19 Ĉar mi scias, ke ĉi tio
efikos al mia savo, per viaj preĝoj kaj la provizado de la
Spirito de Jesuo Kristo, 20 laŭ mia fervora atendado kaj espero,
ke mi pri nenio hontiĝos, sed ke per ĉia liberparolo, kiel ĉiam,
tiel ankaŭ nun, Kristo estos glorata en mia korpo, ĉu per vivo aŭ
per morto. 21 Ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas
gajno. 22 Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de
laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. 23 Ĉar ambaŭflanke mi estas
embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas
multe pli bona; 24 tamen mia restado en la karno estas pli bezona
por vi. 25 Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj
apudrestados kun vi ĉiuj, por via progreso kaj ĝojo de fido; 26
por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia
denova ĉeestado kun vi. 
27 Sed via vivmaniero nur estu inda je la
evangelio de Kristo, por ke, ĉu mi alvenos kaj vin vidos, aŭ
forestos, mi aŭdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras
unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,
28 kaj neniel timigitaj de la kontraŭuloj: kio estas al ili certa
signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via
saviĝo; 29 ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al
li, sed ankaŭ suferi pro li; 30 havantaj la saman bataladon, kiun
vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ
ekzistas.

Sekva Ĉapitro →