↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Galatoj

Ĉapitro 2

1 Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris
al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. 2 Kaj mi
supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la
evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la
eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta. 3 Sed eĉ
Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis
cirkumcidiĝi; 4 sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj
ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke
ili nin sklavigu; 5 al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu
horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi. 6 Sed el
tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne
estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado)--tiuj valoruloj
nenion aldonis al mi; 7 sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la
evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel
Petro je la evangelio de la cirkumcido 8 (ĉar Tiu, kiu forte
energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ
energiis en mi por la nacianoj), 9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano,
kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi,
donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por
ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo; 10
kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam
fari.

11 Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon
kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda. 12 Ĉar antaŭ ol iuj
alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili
alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis
el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke
eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco. 14 Kaj kiam mi
vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi
diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas,
kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo?
15 Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj, 16 sciante,
ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al
Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu
per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per
faroj de la leĝo neniu karno praviĝos. 17 Sed se, dezirante
praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas
servanto de peko? Nepre ne! 18 Ĉar se mi rekonstruas tion, kion
mi detruis, mi montras min pekulo. 19 Ĉar per la leĝo mi al la
leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. 20 Kun Kristo mi krucumiĝis,
tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun
vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de
Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. 21 Mi ne vanigas la
gracon de Dio; ĉar se per la leĝo venas justeco, Kristo ja vane
mortis.

Sekva Ĉapitro →