↑ Enhavo

Galatoj

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo
Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), 2 kaj
ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: 3
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo
Kristo, 4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la
nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; 5 al kiu
estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

6 Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin
en la gracon de Kristo, al malsama evangelio; 7 kiu ja ne estas
alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras
renversi la evangelion de Kristo. 8 Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el
la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al
vi instruis, tiu estu anatemita. 9 Kiel ni antaŭe diris, tiel nun
mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu,
kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10 Ĉar ĉu mi nun influas
homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun
plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

11 Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita
de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. 12 Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo,
kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.
13 Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi
forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; 14 kaj mi
plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia
nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj
prapatroj. 15 Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de
mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16 por
malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la
nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, 17 kaj mi ne
supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj
foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti
Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19 Sed neniun
alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la
Sinjoro. 20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne
mensogas. 21 Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.
22 Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo,
kiuj estis en Kristo; 23 sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam
persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; 24 kaj
ili gloris Dion en mi.

Sekva Ĉapitro →