↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 12

1 Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos
al vizioj kaj malkaŝoj de la Sinjoro. 2 Mi konas viron en Kristo,
antaŭ dek kvar jaroj (ĉu en la korpo, mi ne scias, ĉu ekster la
korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan ĝis en la trian ĉielon;
3 kaj mi scias pri la tiela viro (ĉu en la korpo, aŭ ekster la
korpo, mi ne scias; Dio scias), 4 ke li estis eklevita en
Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas
permesate al homo paroli. 5 Pro tia homo mi fieros; sed pro mi
mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortaĵoj. 6 Ĉar se mi
deziros fieri, mi ne estos malsaĝa; ĉar mi diros la veron; sed mi
min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas
min, aŭ aŭdas ĉe mi. 7 Kaj pro la treega grandeco de la malkaŝoj
--por ke mi ne tro altiĝu, estis donita al mi dornego por la
karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro
altiĝu. 8 Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke ĝi foriru de
mi. 9 Kaj li diris al mi: Mia graco sufiĉas por vi, ĉar mia
potenco perfektiĝas en malforteco. Plej ĝoje do mi plivole fieros
pri miaj malfortaĵoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10
Mi do plezuron havas en malfortaĵoj, en atencoj, en bezonegoj, en
persekutoj, en suferoj, pro Kristo; ĉar kiam mi estas malforta,
tiam mi estas forta.

11 Mi malsaĝiĝis: vi min devigis; ĉar mi devus estis laŭdata de
vi; ĉar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn,
kvankam mi estas nenio. 12 Vere la signoj de apostolo estis
elfaritaj inter vi en ĉia pacienco, per signoj kaj mirindaĵoj kaj
potencaĵoj. 13 Ĉar en kio vi fariĝis malsuperaj kompare al la
aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu
al mi ĉi tiun maljustaĵon.

14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne
fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus
provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.
15 Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se
mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata? 16 Tio
estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin
kaptis per logo. 17 Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi
sendis al vi? 18 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis
la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama
Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

19 Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi.
Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por
via edifo. 20 Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin
tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne
volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj,
murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj; 21 ke kiam mi revenos, mia Dio min
humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe
pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto,
kiujn ili faris.

Sekva Ĉapitro →