↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 11

1 Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed
efektive vi ja pacience min toleras. 2 Ĉar mi ĵaluzas pri vi per
Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu
vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo. 3 Sed mi timas, ke kiel
trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel
dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en
Kristo. 4 Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne
predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis,
aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin
toleras. 5 Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej
eminentajn apostolojn. 6 Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo,
mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi
inter ĉiuj. 7 Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu
altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de
Dio? 8 Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por
servi al vi; 9 kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne
estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo,
plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne
ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos. 10 Jen estas la vero de
Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en
la regionoj Aĥajaj. 11 Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio
scias. 12 Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la
pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili
fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni. 13 Ĉar tiaj homoj estas
falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ
apostolojn de Kristo. 14 Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin
aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo. 15 Estas do nenio granda, se
liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco;
ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.

16 Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel
opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom
fanfaronu. 17 Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro,
sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado. 18 Ĉar
multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos. 19 Ĉar vi
afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj. 20 Ĉar vi toleras
homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin
kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon. 21 Mi
parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj.
Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi
ankaŭ kuraĝas. 22 Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas
Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi
ankaŭ. 23 Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel
frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli
abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte. 24 De la Judoj
kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu. 25 Trifoje mi
estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj,
trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la
profunda maro; 26 en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj,
danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj,
danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro,
danĝeroj inter falsaj fratoj; 27 en laboro kaj sufero, en oftaj
sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo
kaj senvesteco. 28 Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min
premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj. 29 Kiu estas
malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne
indignas? 30 Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio,
kio rilatas al mia malforteco. 31 La Dio kaj Patro de la Sinjoro
Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. 32
En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron
en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti; 33 kaj tra fenestro
oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de
liaj manoj.

Sekva Ĉapitro →