↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 6

1 Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas
procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj? 2 Aŭ ĉu vi
ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi
juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn? 3
Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la
nuna vivo? 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de
la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en
la eklezio? 5 Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne
ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,
6 sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj? 7
Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu
kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne
prefere suferas rabadon? 8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj
rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj. 9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la
maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek
malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek
viruzaĉantoj, 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek
insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. 11 Kaj tiaj
estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi
justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito
de nia Dio.

12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio
estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi. 13
Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio
neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco,
sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo; 14 kaj Dio levis
la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco. 15 Ĉu vi ne
scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la
membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino?
Nepre ne! 16 Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun
malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos
unu karno. 17 Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li
unu spirito. 18 Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras,
estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia
propra korpo. 19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de
la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj
vi ne apartenas al vi mem, 20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo;
gloru do Dion en via korpo.

Sekva Ĉapitro →