↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 5

1 Efektive oni raportas, ke estas ĉe vi malĉasteco, kaj tia
malĉasteco, kia ne ekzistas eĉ inter la nacianoj, ke iu havas la
edzinon de sia patro. 2 Kaj vi bloveŝvelis, kaj ne prefere
ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, foriĝu el inter vi. 3 Ĉar
mi vere, korpe forestante, sed spirite ĉeestante, jam juĝis,
kvazaŭ ĉeestante, tiun, kiu tiel faris tion, 4 en la nomo de nia
Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la
potenco de nia Sinjoro Jesuo, 5 transdoni tian homon al Satano
por la detruo de la karno, por ke la spirito saviĝu en la tago de
la Sinjoro Jesuo. 6 Ne bona estas via fanfaronado. Ĉu vi ne
scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason? 7
Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel
vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita,
nome Kristo; 8 tial ni festu, ne per malnova fermentaĵo, nek per
fermentaĵo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano
de sincereco kaj vereco.

9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun
malĉastuloj; 10 ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ
kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze
estus necese, ke vi eliru el la mondo; 11 sed nun mi skribas al
vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas
malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo,
aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu. 12 Ĉar kiel koncernas
min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn, 13 dum la
eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

Sekva Ĉapitro →