↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 16

1 Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de
la eklezio en Kenkrea; 2 por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro,
kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj,
pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj,
kaj de mi mem.

3 Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo
Jesuo, 4 kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne
nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj; 5 kaj salutu la
eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la
unuaaĵo de Azio por Kristo. 6 Salutu Marian, kiu multe laboris
por vi. 7 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn
kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ
estis en Kristo antaŭ ol mi. 8 Salutu Ampliason, mian amaton en
la Sinjoro. 9 Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj
mian amatan Staĥison. 10 Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo.
Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo. 11 Salutu mian parencon
Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro. 12
Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu
Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro. 13
Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian
patrinon. 14 Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason,
Hermason, kaj la fratojn ĉe ili. 15 Salutu Filologon kaj Julian,
Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun
ili. 16 Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de
Kristo vin salutas.

17 Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la
malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis;
kaj forturni vin de ili. 18 Ĉar tiaj homoj servas ne al nia
Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj
vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj. 19 Ĉar via obeemeco
estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi
deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la
malbonon. 20 Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj
piedoj.

La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

21 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj
Sosipatro, miaj parencoj. 22 Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun
epistolon, salutas vin en la Sinjoro. 23 Vin salutas Gajo, la
gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la
ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato. 24 La graco de nia
Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.

25 Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la
predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero,
silentigita tra eternaj tempoj, 26 sed nun elmontrita, kaj per la
profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj
nacioj por obeado de fido; 27 al la sola saĝa Dio, per Jesuo
Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.