↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 15

1 Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la
nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem. 2 Ĉiu el ni plaĉu al sia
proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi. 3 Ĉar Kristo
ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj
de Viaj insultantoj falis sur min. 4 Ĉar ĉio, kio estas antaŭe
skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco
kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon. 5 Kaj la Dio de
pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ
Kristo Jesuo; 6 por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj
Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 7 Tial akceptu unu la alian,
kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio. 8 Ĉar mi
diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la
vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj, 9 kaj ke
la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite:

     Tial mi gloros Vin inter la popoloj,
     Kaj pri Via nomo mi kantos.

10 Kaj ankaŭ oni diras:

     Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

11 Kaj ankaŭ:

     Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj,
     Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.

12 Kaj ankaŭ Jesaja diras:

     Estos radiko de Jiŝaj,
     Kaj la stariĝanto por regi la naciojn.
     Al li celados la nacioj.

13 Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en
kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la
Sankta Spirito.

14 Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem
estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj
admoni unu la alian. 15 Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi,
kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio, 16 ke
mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la
evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu
akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito. 17 Mi povas do fieri
en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio. 18 Ĉar mi ne kuraĝos
priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la
nacianojn, vorte kaj fare, 19 en la potenco de signoj kaj
mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de
Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion
de Kristo; 20 jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne
tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la
fundamento de alia; 21 sed kiel estas skribite:

     Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li,
     Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.

22 Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi; 23 sed jam
ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj
sopirante veni al vi, 24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos
al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata
de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi); 25
sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
26 Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari
monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem. 27 Volonte ili
decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas
en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ
en materiaj aferoj. 28 Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte
por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin
survoje. 29 Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la
pleneco de la beno de Kristo.

30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro
la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio
pro mi; 31 ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke
mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj; 32 por ke
mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi. 33
Kaj la Dio de paco estu kun vi ĉiuj. Amen.

Sekva Ĉapitro →