↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 10

1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin
forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en ĉiun urbon kaj ĉiun lokon,
kien li mem estis venonta. 2 Kaj li diris al ili: La rikolto
estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do la
Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. 3
Iru; jen mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. 4 Ne portu
monujon, nek saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. 5
Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; sed se
ne, ĝi revenos al vi. 7 Kaj en tiu sama domo restu, manĝante kaj
trinkante tion, kion ili havas; ĉar la laboranto meritas sian
salajron. Ne transiru de domo en domon. 8 Kaj en kiun ajn urbon
vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos antaŭ
vin; 9 kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La
regno de Dio alproksimiĝis al vi. 10 Sed en kiun ajn urbon vi
eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj
diru: 11 Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj,
ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la regno de Dio
alproksimiĝis al vi. 12 Mi diras al vi: Estos pli elporteble en
tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo. 13 Ve al vi, Ĥorazin! ve al
vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj
potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe pentus,
sidante en sakaĵo kaj cindro. 14 Tamen estos pli elporteble por
Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. 15 Kaj vi, Kapernaum, ĉu
vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. 16
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min
malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min
sendis.

17 Kaj la sepdek revenis kun ĝojo, dirante: Sinjoro, eĉ la
demonoj submetiĝas al ni per via nomo. 18 Kaj li diris al ili: Mi
vidis Satanon falanta de la ĉielo, kiel fulmo. 19 Jen mi donis al
vi aŭtoritaton piedpaŝi sur serpentoj kaj skorpioj, kaj sur la
tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin difektos. 20 Tamen
ne ĝoju pri tio, ke la spiritoj submetiĝis al vi; sed ĝoju, ke
viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

21 En tiu sama horo li ĝojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi
Vin gloras, ho Patro, Estro de la ĉielo kaj la tero, ke Vi kaŝis
ĉi tion for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al
infanetoj; jes, Patro, ĉar al Vi tio bone plaĉis. 22 Ĉio estas
transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas la
Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj
tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 23 Kaj sin turninte al la
disĉiploj, li flanke diris: Feliĉaj estas la okuloj, kiuj vidas
tion, kion vi vidas; 24 ĉar mi diras al vi, ke multaj profetoj
kaj reĝoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne vidis; kaj
aŭdi tion, kion vi aŭdas, kaj ili ne aŭdis.

25 Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante:
Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 26 Kaj li diris
al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? 27 Kaj li
responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro
kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta
menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. 28 Kaj li diris al li:
Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. 29 Sed li, dezirante
pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? 30
Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al
Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin
senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva. 31
Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin
vidinte, li preterpasis aliflanke. 32 Kaj tiel same unu Levido,
veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. 33 Sed
unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin
ekvidinte, li kortuŝiĝis, 34 kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis
liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin
sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li.
35 Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin
al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi
elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. 36 Kiu el tiuj
tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en
la manojn de la rabistoj? 37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li
kompaton. Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman.

38 Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino,
nomata Marta, akceptis lin en sian domon. 39 Kaj ŝi havis
fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la
Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon. 40 Sed Marta estis distrata
pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis, kaj diris: Sinjoro,
ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola?
diru do al ŝi, ke ŝi min helpu. 41 Sed la Sinjoro respondis kaj
diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj
aferoj; 42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan
parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.

Sekva Ĉapitro →