↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Luko

Ĉapitro 9

1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj
aŭtoritaton super ĉiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn. 2 Kaj
li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por sanigi
la malsanulojn. 3 Kaj li diris al ili: Portu nenion por la vojo--
nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne havu du
tunikojn. 4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie loĝu, kaj el tie
ekvojaĝu. 5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam, forirante el tiu
urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por atesto kontraŭ ili. 6
Kaj ili, foririnte, trairis la vilaĝojn, ĉie predikante la
evangelion kaj sanigante.

7 Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li
embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; 8
kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj
profetoj releviĝis. 9 Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis,
sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li
deziris vidi lin.

10 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li ĉion, kion ili
faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata
Betsaida. 11 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li
akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn,
kiuj bezonis kuracon, li resanigis. 12 Kaj ekvesperiĝis; kaj la
dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili
iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn
kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko. 13 Sed li
diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne
pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus
manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto. 14 Ĉar ĉeestis proksimume
kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en
aroj, po proksimume kvindek. 15 Kaj tion ili faris, kaj sidigis
ĉiujn. 16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj
suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj
donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason. 17 Kaj ili
manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj
fragmentoj dek du korbojn.

18 Kaj dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li; kaj li
demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas? 19 Kaj
ili responde diris: Laŭ iuj Johano, la Baptisto; sed laŭ aliaj:
Elija; kaj laŭ aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis.
20 Sed li diris al ili: Sed vi--kiu vi diras, ke mi estas? Kaj
Petro responde diris: La Kristo de Dio. 21 Sed li per severa
ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu; 22 dirante: La Filo
de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj
ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon
releviĝi. 23 Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li
abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min. 24
Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos
sian animon pro mi, tiu ĝin savos. 25 Ĉar kiel profitus homo, se
li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus? 26 Ĉar kiu
hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de
homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de
la sanktaj anĝeloj. 27 Sed mi diras al vi certe: Inter la ĉi tie
starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili
vidos la regnon de Dio.

28 Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun
si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton,
por preĝi. 29 Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo
aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta. 30
Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
31 kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li
estis plenumonta en Jerusalem. 32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis
kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian
gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. 33 Kaj dum ili
foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni
esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por
Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras. 34 Kaj dum
li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis,
kiam ili eniris en la nubon. 35 Kaj el la nubo venis voĉo,
diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu. 36
Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili
silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili
vidis.

37 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la
monto, granda homamaso renkontis lin. 38 Kaj jen unu viro el la
homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian
filon, ĉar li estas mia sola infano; 39 kaj jen spirito kaptas
lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa
ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin. 40 Kaj mi petis
viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis. 41 Kaj
Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis
kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.
42 Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin
konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj
sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro. 43 Kaj ĉiuj
miregis pro la majesto de Dio.

Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj
disĉiploj: 44 Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la
Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj. 45 Sed ili
ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke
ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu
diro.

46 Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos
la plej granda. 47 Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj
koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si, 48 kaj diris al
ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas;
kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu
estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.

49 Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan
demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas
kun ni. 50 Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; ĉar tiu, kiu ne
estas kontraŭ vi, estas por vi.

51 Kaj kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto, li firmigis
sian vizaĝon, por iri al Jerusalem, 52 kaj sendis senditojn antaŭ
sia vizaĝo; kaj ili iris, kaj eniris en vilaĝon de la Samarianoj,
por pretigi por li. 53 Kaj tiuj lin ne akceptis, ĉar lia vizaĝo
estis direktata al Jerusalem. 54 Kaj liaj disĉiploj Jakobo kaj
Johano, tion vidinte, diris: Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu
fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin? 55 Sed li sin
turnis kaj admonis ilin; kaj li diris: Vi mem ne scias, laŭ kia
spirito vi estas. 56 Ĉar la Filo de homo venis, ne por pereigi
animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilaĝon.

57 Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin
sekvos, kien ajn vi iros. 58 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj
havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la
Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon. 59 Kaj li diris al
alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri
kaj enterigi mian patron. 60 Sed li diris al li: Lasu la
mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la
regnon de Dio. 61 Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro;
sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. 62
Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo
kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

Sekva Ĉapitro →