↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 16

1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la
patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru
kaj ŝmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili
venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis. 3 Kaj ili diris
inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?
4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita;
ĉar ĝi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis
junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo;
kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas
Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi
tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj
disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi
vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de
la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris
nenion al iu, ĉar ili timis.

9 Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis
unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 Ŝi
iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili
malĝojis kaj ploris. 11 Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita
de ŝi, ili ne kredis.

12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili
piediris en la kamparon. 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la
aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.

14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj
riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis
tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan. 15 Kaj li diris al ili: Iru en
la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo. 16
Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne
kredos, tiu estos kondamnita. 17 Kaj jenaj signoj sekvos la
kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per
lingvoj; 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos
ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos
la manojn, kaj ili saniĝos.

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis
ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio. 20 Kaj
elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj
fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.