↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 15

1 Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la
pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj
forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. 2 Kaj Pilato
demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li
diris al li: Vi diras. 3 Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis. 4
Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri
kiom da aferoj oni vin akuzas. 5 Sed Jesuo ankoraŭ nenion
respondis, tiel ke Pilato miris.

6 Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun
ajn, kiun ili pripetis. 7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita
kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. 8 Kaj
suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li
kutimis fari por ili. 9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu
vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? 10 Ĉar li
eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin. 11 Sed la
ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili
Barabason. 12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion
do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj? 13 Kaj ili
denove ekkriis: Krucumu lin. 14 Kaj Pilato diris al ili: Kial?
kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin. 15
Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili
Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti
krucumita.

16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la
Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. 17 Kaj ili vestis lin
per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; 18
kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! 19 Kaj
ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj
ekgenuinte, kliniĝis al li. 20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li
la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili
elkondukis lin, por krucumi lin.

21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la
kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li
portu lian krucon. 22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota,
tio estas, Loko de Kranio. 23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho
enmiksita, sed li ne akceptis ĝin. 24 Kaj ili krucumis lin kaj
dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu
el ili ricevu. 25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA
JUDOJ. 27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj
unu maldekstre de li. 28 Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj
li estis alkalkulita al krimuloj. 29 Kaj la preterpasantoj
insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu
detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
30 savu vin, deirante de la kruco. 31 Tiel same ankaŭ la
ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li
savis; sin mem li ne povas savi. 32 La Kristo, la Reĝo de Izrael,
deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj,
kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

33 Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando
ĝis la naŭa horo. 34 Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta
voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio,
kial Vi forlasis min? 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte,
diris: Jen li vokas Elijan. 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis
spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li
trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin.
37 Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. 38
Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre
ĝis malsupre. 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ
li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris:
Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio. 40 Estis ankaŭ virinoj,
rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj
Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj
Salome; 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj
servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li
en Jerusalemon.

42 Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio
estas, la tago antaŭ sabato, 43 venis Jozef el Arimateo,
honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li
kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj
Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li
demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciiĝinte de
la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li aĉetis
tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj
metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li
alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena,
kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

Sekva Ĉapitro →