↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 5

1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2
Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj
viro, havanta malpuran spiriton, 3 kiu havis loĝejon en la
tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; 4 ĉar li ofte
estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis
disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis
malsovaĝigi lin. 5 Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj
sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. 6 Kaj,
vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; 7
kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi,
ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne
turmentu min. 8 Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el
la viro. 9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li
respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. 10
Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11 Kaj
estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. 12 Kaj
ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni
eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la
malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide
malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj
sufokiĝis en la maro. 14 Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj
rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis,
por vidi, kio okazis. 15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la
demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana
prudento; kaj ili timis. 16 Kaj la vidintoj rakontis al ili,
kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17
Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18 Kaj
kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li
povu esti kun li. 19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:
Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris
la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20 Kaj li foriris,
kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li;
kaj ĉiuj miregis.

21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo,
granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. 22
Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte
lin, falis antaŭ liaj piedoj, 23 kaj insiste lin petegis,
dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu
viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. 24 Kaj li iris
kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26 kaj
multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan
havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis,
27 aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj
tuŝis lian mantelon. 28 Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian
mantelon, mi estos sanigita. 29 Kaj tuj la fonto de ŝia sango
sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. 30
Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin
en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? 31 Kaj liaj
disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj
ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? 32 Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi
tiun, kiu tion faris. 33 Sed la virino, timigita kaj tremanta,
sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris
al li la tutan veron. 34 Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin
savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35 Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la
sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas
la instruiston? 36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan,
diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37 Kaj li ne
permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano,
frato de Jakobo. 38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro,
kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre
ĝemantajn. 39 Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj
ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40 Kaj ili mokridis
lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino
kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien,
kie estis la infanino. 41 Kaj preninte la manon de la infanino,
li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al
vi: Leviĝu. 42 Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi
estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43 Kaj li
severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni
al ŝi manĝi.

Sekva Ĉapitro →