↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 4

1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al
li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis
sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro.
2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en
sia instruado: 3 Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj
dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis
kaj formanĝis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili
ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis
profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis,
kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis
inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne
donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis
frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble
kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn
por aŭdi, tiu aŭdu.

10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du,
demandis lin pri la paraboloj. 11 Kaj li diris al ili: Al vi
estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj,
kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; 12 por ke,
vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne
komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. 13 Kaj li
diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos
kompreni ĉiujn parabolojn? 14 La semisto semas la vorton. 15 Jen
do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj
kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili
semitan. 16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili
aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 17 kaj ili ne
havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas
sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. 18 Kaj jen
la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; 19 sed la
zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj
aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. 20
Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton
kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen
sesdekoble, kaj jen centoble.

21 Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub
grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? 22
Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io
estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita. 23 Se iu havas
orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion
vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al
vi, kaj eĉ faros al vi aldonon. 25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos
donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion
li havas.

26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus
semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage,
kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Aŭtomate
la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan
grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj
svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.

30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia
parabolo ni montru ĝin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas
semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj,
kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli
granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke
sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.

33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ
tio, kiel ili povis aŭskulti; 34 kaj sen parabolo li ne parolis
al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.

35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru
al la alia bordo. 36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis
lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj
akompanis lin. 37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en
la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. 38 Kaj li
estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis
lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni
pereas? 39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la
maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda
sereno. 40 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi
ankoraŭ ne havas fidon? 41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al
alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al
li.

Sekva Ĉapitro →