↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Marko

Ĉapitro 2

1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni
sciiĝis, ke li estas en domo. 2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam
ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar
homoj. 4 Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili
malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili
mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo. 5 Kaj Jesuo,
vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj
estas pardonitaj. 6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj
kaj diskutantaj en siaj koroj: 7 Kial tiu tiel parolas? li
blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8 Kaj Jesuo,
tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris
al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9 Kio estas pli
facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ
diri: Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru? 10 Sed por ke vi
sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni
pekojn--li diris al la paralizulo: 11 Mi diras al vi: Leviĝu,
prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12 Kaj li leviĝis, kaj tuj
prenis la liton, kaj eliris antaŭ ĉiuj, tiel ke ĉiuj miregis, kaj
gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.

13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso
venis al li, kaj li instruis ilin. 14 Kaj preterpasante, li vidis
Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al
li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. 15 Kaj li sidis
ĉe manĝo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis
kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili
sekvis lin. 16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li
manĝas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj
disĉiploj: Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17
Kaj aŭdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas
kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn,
sed pekulojn.

18 Kaj la disĉiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj,
kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de
Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19 Kaj Jesuo diris
al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo
estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fianĉon, ili
ne povas fasti. 20 Sed venos tagoj, kiam la fianĉo estos prenita
for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21 Neniu alkudras
flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova
plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona
ŝiraĵo fariĝas. 22 Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn
felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino
elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon
en novajn felsakojn.

23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj disĉiploj
komencis dum la vojiro deŝiri la spikojn. 24 Kaj la Fariseoj
diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas
permesata? 25 Kaj li diris al ili: Ĉu vi neniam legis, kion faris
David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis ĉefpastro,
kaj manĝis la panojn de propono, kiujn manĝi ne estas permesate
krom al la pastroj, kaj donis ankaŭ al siaj kunuloj? 27 Kaj li
diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por
la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.

Sekva Ĉapitro →