↑ Enhavo

Marko

Ĉapitro 1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:

     Jen Mi sendas Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
     Kaj li preparos vian vojon;
3    Voĉo de krianto en la dezerto:
     Pretigu la vojon de la Eternulo,
     Rektigu Liajn irejojn;

4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton
de pento por la pardonado de pekoj. 5 Kaj eliris al li la tuta
Juduja distrikto, kaj ĉiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj
de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 6 Kaj Johano
estis vestita per kamelharaĵo kaj leda zono ĉirkaŭ siaj lumboj,
kaj li manĝadis akridojn kaj sovaĝan mielon. 7 Kaj li predikis,
dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la
rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda, kliniĝinte, malligi. 8 Mi
vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis
baptita de Johano en Jordan. 10 Kaj tuj kiam li eliris el la
akvo, li vidis la ĉielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo
malsuprenirantan sur lin; 11 kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas
Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13 Kaj li
estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li
estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servadis al li.

14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon,
predikante la evangelion de Dio, 15 kaj dirante: La tempo jam
plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu
al la evangelio.

16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj
Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron; ĉar ili
estis fiŝkaptistoj. 17 Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj
mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. 18 Kaj ili tuj forlasis la
retojn, kaj sekvis lin. 19 Kaj irinte iom antaŭen, li vidis
Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ
estis en la ŝipeto, riparante la retojn. 20 Kaj tuj li alvokis
ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la
dungitoj, kaj foriris post li.

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en
la sinagogon kaj instruis. 22 Kaj oni miris pro lia instruado;
ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la
skribistoj. 23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura
spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi,
Jesuo Nazaretano? ĉu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi
estas: la Sanktulo de Dio. 25 Kaj Jesuo severe admonis lin,
dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26 Kaj la malpura spirito
konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li. 27 Kaj ĉiuj
miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi
tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la
malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28 Kaj tuj la famo pri li
disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo.

29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de
Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30 Sed la bopatrino de
Simon kuŝis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri ŝi;
31 kaj veninte, li prenis ŝian manon kaj levis ŝin; kaj la febro
forlasis ŝin, kaj ŝi servis al ili.

32 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li ĉiujn,
kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33 Kaj la tuta urbo
kolektiĝis ĉe la pordo. 34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis
de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne
permesis al la demonoj paroli, ĉar ili konis lin.

35 Kaj matene, antaŭ ol la nokto pasis, li leviĝis, kaj foriris
en dezertan lokon, kaj tie preĝadis. 36 Kaj Simon kaj liaj
kunuloj elserĉis lin; 37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li:
Ĉiuj vin serĉas. 38 Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la
proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaŭ prediku; ĉar por tio mi
venis. 39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta
Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris
al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41 Kaj kortuŝite, li
etendis la manon kaj tuŝis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu
purigita. 42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li fariĝis pura.
43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44 kaj diris
al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la
pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por
atesto al ili. 45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti
kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkaŝe eniri
en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al
li el ĉie.

Sekva Ĉapitro →