↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Malaĥi

Ĉapitro 2

1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono: 2 Se vi ne
obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo,
diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi
malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne
donas vian atenton. 3 Jen Mi ĵetos insulton sur la semon ĉe vi,
malpuraĵon Mi ĵetos sur viajn vizaĝojn, la malpuraĵon de viaj
festoferoj, kaj ĝi algluiĝos al vi. 4 Kaj vi scios, ke Mi sendis
al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi,
diras la Eternulo Cebaot. 5 Mia interligo kun li estis por vivo
kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li
timis Min kaj respektegis Mian nomon. 6 Instruo de la vero estis
en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj; en paco
kaj sincereco li iradis antaŭ Mi, kaj multajn li deturnis de
peko. 7 Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia
buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la
Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis
multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras
la Eternulo Cebaot. 9 Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj
malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas
Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.

10 Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial
ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj
patroj? 11 Perfidis Jehuda, kaj abomenaĵo estas farita en Izrael
kaj en Jerusalem; ĉar Jehuda malhonoris la sanktaĵon de la
Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de
fremda dio. 12 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el
la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon, kaj ankaŭ tiun, kiu
alportas donon al la Eternulo Cebaot. 13 Ankaŭ tion vi faras: vi
kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado
tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion
agrable el via mano. 14 Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo
estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu
vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa
edzino. 15 Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito.
Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do
singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino
de sia juneco. 16 Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la
Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo,
diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj
ne agu perfide.

17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:
Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Ĉiu malbonaganto
estas bona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras;
aŭ: Kie estas la Dio de justeco?

Sekva Ĉapitro →