↑ Enhavo

Malaĥi

Ĉapitro 1

1 Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malaĥi.

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas: En kio Vi nin
ekamis? Ĉu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen
Mi ekamis Jakobon, 3 kaj Esavon mi malamis, kaj Mi dezertigis
liajn montojn, kaj lian posedaĵon Mi donis al la ŝakaloj de la
dezerto. 4 Se la Edomidoj diras: Ni estas ruinigitaj, sed ni
revenos kaj rekonstruos la ruinojn--la Eternulo Cebaot diras
tiele: Ili konstruos, kaj Mi detruos, kaj oni nomos ilin lando de
malpieco, kaj popolo, kontraŭ kiu la Eternulo koleras eterne. 5
Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros: Granda estas la Eternulo
super la limoj de Izrael.

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi
estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas
sinjoro, kie estas la timo antaŭ Mi? diras la Eternulo Cebaot al
vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras: Per kio
ni malhonoras Vian nomon? 7 Vi alportas sur Mian altaron panon
malpuran, kaj tamen vi diras: Per kio ni malpuriĝis antaŭ Vi? Per
tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas senvalora. 8 Kaj
kiam vi alportas oferon blindan, ĉu tio ne estas malbona? aŭ kiam
vi alportas laman aŭ malsanan, ĉu tio ne estas malbona? Provu
alporti ĝin al via regionestro--ĉu vi tiam plaĉos al li, kaj ĉu
li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot. 9 Preĝu de nun
al Dio, ke Li indulgu nin; se tio estas farita de viaj manoj, ĉu
Li povas favore akcepti vin? diras la Eternulo Cebaot. 10 Estus
bone, se iu el vi ŝlosus la pordon, por ke vi ne bruligu vane
fajron sur Mia altaro. Vi ne estas agrablaj al Mi, diras la
Eternulo Cebaot; kaj donacon el via mano Mi ne akceptos favore.
11 Ĉar de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda
inter la nacioj, kaj sur ĉiu loko oni incensos kaj alportos
oferojn al Mia nomo, oferojn purajn; ĉar granda estos Mia nomo
inter la nacioj, diras la Eternulo Cebaot. 12 Sed vi malhonoras
ĝin per tio, ke vi diras: La tablo de la Eternulo estas
malsankta, kaj la manĝaĵo sur ĝi estas senvalora. 13 Kaj vi
diras: Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malŝatas tion, diras la
Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas ŝtelita, lama,
aŭ malsana, kaj vi alportas ankaŭ tiaspecan farunoferon. Ĉu Mi
povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. 14
Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro
sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas
ofere al la Sinjoro kriplaĵon; ĉar Mi estas Reĝo granda, diras la
Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Sekva Ĉapitro →