↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 9

1 Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus
fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el
mia popolo. 2 Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por
migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar
ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj. 3 Per siaj langoj
ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur
la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne
konas, diras la Eternulo. 4 Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu
neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo
disportas kalumniojn. 5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne
parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de
malbonagado. 6 Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco
ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos
ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo? 8
Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo
ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras
insidon kontraŭ li. 9 Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la
Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?

10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi
kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu
migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj;
de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris. 11
Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la
urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu
loĝanto. 12 Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj
klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio
la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke
neniu iras tra ĝi?

13 Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon,
kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis
ĝin, 14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel
lernigis al ili iliaj patroj: 15 tial tiele diras la Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj
trinkigos al ili akvon maldolĉan; 16 kaj Mi dissemos ilin inter
popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post
ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn,
ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu. 18
Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj
okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo. 19
Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas
ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis
nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj. 20 Aŭskultu do,
ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la
vorton el Lia buŝo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj
unu al alia funebran kantadon. 21 Ĉar la morto eniras en niajn
fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de
ekstere, junulojn de la stratoj. 22 Diru, ke tiele diras la
Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn
kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin
enkolektos.

23 Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne
fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco; 24
sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj
konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon,
juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras
la Eternulo. 25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi
punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn, 26
Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj
tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar
ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de
Izrael havas necirkumciditan koron.

Sekva Ĉapitro →