↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Jeremia

Ĉapitro 8

1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la
ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la
ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn
de la loĝantoj de Jerusalem; 2 kaj oni disĵetos ilin antaŭ la
suno kaj antaŭ la luno kaj antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kiujn
ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili serĉis,
kaj al kiuj ili adorkliniĝis; oni ne kolektos ilin kaj ne
enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la
tero. 3 Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj
restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn
Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.

4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni
ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni? 5 Kial do
ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte
sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti. 6 Mi atentis
kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian
malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia
kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon. 7 Eĉ
cikonio sub la ĉielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo
observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias
la leĝon de la Eternulo. 8 Kiel vi diras: Ni estas saĝuloj, kaj
ni havas antaŭ ni la instruon de la Eternulo? Ĝi fariĝis ja
mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj. 9 Per honto
kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili
forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas?
10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al
venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas
profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon.
11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per
facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne
estas bona stato. 12 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon?
ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos
inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras
la Eternulo. 13 Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne
restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la
folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon. 14 Por kio
ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj
ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj
trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la
Eternulo. 15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis
tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro. 16 El la regiono de Dan
oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj
fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos
la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn
loĝantojn. 17 Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn,
kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la
Eternulo.

18 Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras.
19 Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando
malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo
ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per
fremdaj vantaĵoj? 20 Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni
ne ricevis helpon. 21 La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi
malĝojas, mi sentas teruron. 22 Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead?
ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la
filino de mia popolo?

Sekva Ĉapitro →